|

La Konferenca-Bankeda Centro
„Trzy Sosny” („Tri Pinoj”) estas piktoreske situita en la nord-orienta Pollando, en periferioj de Bjalistoko for de la urba bruo. Ĝia situo, ĉe rando de odoranta per rezino pina arbaro, kreas specifan mikroklimaton, certigas silenton kaj kvieton, kaj samtempe ebligas rapidan kaj facilan vetureblecon al la urbocentro.
Ni disponas pri tranoktoj por ĉirkaŭ 100 personoj en unu-, du- kaj tri-personaj ĉambroj ekipitaj per banejo kaj necesejo, televidilo kaj sendrata retkonekto. Ni ofertas plenan gastronomian priservon, instru-konferencan salonon por 20, 40 kaj 300 personoj, bufedejon, kamenan salonon kaj bankedan salonon por 200 personoj. Ni certigas bonegan lokon por labori kaj ripozi. Sur la tereno de la objekto troviĝas senpaga parkejo. |
 |
|
Ni organizas instrusesiojn, konferencojn, merkatistajn renkontiĝojn, firmaajn aranĝojn, balojn, bankedojn, festenojn kaj porokazajn aranĝojn: abiturientajn balojn, edziĝfestojn kaj aliajn. Ni certigas plenan proviantadon.
Niajn Gastojn ravas ekzotiko kaj magio de la ĉarma regiono Podlaĥio – arbaroj, arbaregoj, naciaj kaj pejzaĝaj parkoj, sovaĝaj bestoj kaj birdoj, pura aero, spaco, kaj ankaŭ diversspeca kulturo.
Ni invitas vin partopreni en regionaj festenoj kaj vesperoj organizataj en nia objekto kaj en renkontiĝoj kun folkloro kaj popola muziko. Ni proponas ankaŭ ripozon fone de naturo: somere – promenojn tra arbaro, biciklajn kaj rajdajn ekskursojn, flugojn per balono, kampajn ludojn, tendarfajrojn kaj griladon, vintre – veturadon per glitveturiloj, skikuradon kaj glitkuradon. Ni organizas unutagajn ekskursojn al Litovio kaj Belorusio. En la objekto ni vendas poŝtkartojn, mapojn, gvidlibrojn kaj regionajn memoraĵojn.
Ni kore invitas! |